
Nova asocio
Internacia Esperanto-Arkivo, mallonge IEA, estas fondita en januaro 2021 kaj oficiale rekonita kiel aspc (asocio sen profitdona celo) en la 25-a de januaro 2021.
La asocio celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo.
Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.
Por realigi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado, la aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.
Kiuj
La fondintoj kaj samtempe la administrantoj estas : Bert Boon (Tienen), Roland Rotsaert (Brugge) kaj Marc Vanden Bempt (Winksele).
Kolekto
La bazon de la kolekto formas la transpreno de la jam de plurdek jardekojn ekzistantaj kolektoj de Marc Vanden Bempt (Winksele, Belgio, plena kolekto) kaj Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio, parto de la kolekto).
Ni jam havas kontaktojn kun kelkaj aliaj personoj kaj instancoj por savi ankaŭ iliajn arkivojn, kiujn minacas perdo.
Komence de 2021 ni transprenis la librojn, revuojn kaj aliajn erojn de la (eksa) loka grupo de Valenciennes (FR, kolekto de Jean Dietrich) kun pli ol 1.400 eroj. ankaŭ en 2022 kaj poste ni transprenis plurajn kolektojn (Tienen, Bruselo,...), kiujn ni tiel povas protekti kaj savi por la estonto.
Se vi persone aŭ via grupo serĉas sekuran konservejon por viaj Esperantaĵoj, bonvolu kontakti IEA'n pere de la retadreso sube de la paĝo.
Mecenato
La asocio bonvenigas mecenatojn por ebligi la aĉeton de taŭga ejo por konservi la kolekton. Por tiu ejo estas bezonataj kelkcentmil eŭroj, aldone al la sumo kiu jam haveblas.
La mecenatoj estos eternigitaj kiel la homoj kiuj kune formas la bazon de la Internacia Esperanto-Arkivo, homoj kiuj do kvazaŭ kunfondis ĝin. Vi ege bonvenas!
Klakante ĉi tie vi trovos pliajn klarigojn pri tio.
Krom tio eblas pli modeste subteni IEA'n kiel Amiko de IEA aŭ per aĉeto de Briko kaj/aŭ libroj.
Sinanoncoj, reagoj kaj sugestoj ege bonvenas ĉe IEA. Kontaktu nin per la la formularo sube de la "Subteno"-paĝo.
Informoj en la reto
Jen kelkaj informoj aliloke troveblaj: