Katalogo

La antaŭe privata biblioteko estas oficiale donacita al IEspA en la 12-a de februaro 2021.
Ĉi tie troviĝas sufiĉe aktuala katalogo de la libroj kaj sufiĉe aktuala katalogo de la revuoj. Kompreneble la kolekto daŭre pliriĉiĝas, eblas en ĉiu momento peti aktualan katalogon.

Fine de 2023 la kolekto konsistis el

  • 8.083 plenaj revujaroj (de 988 titoloj);
  • (almenaŭ) 5.185 neplenaj revujaroj (de entute 1.493 titoloj);
  • miloj da duoblaj revunumeroj (ne ekzakte nombrata) el 5.622 revujaroj + 1.042 binditaj kolektoj;
  • 14.743 malsamaj titoloj de libroj kaj broŝuroj, plus 237 dokumentaroj (4.686 dokumentoj);
  • 13.477 duoblaj libroj kaj broŝuroj (de 5.672 malsamaj titoloj) por vendo kaj interŝanĝo;
  • 237 dokumentaroj kun 4.686 Dokumentoj.

Aldone fine de 2023 restas katalogendaj kelkcent libroj kaj broŝuroj (fine de 2024 la nombro certe superos 15.000) kaj granda aro da objektoj (interalie 5 filmoj deponitaj ĉe Cinematec) kaj dokumentoj (ĉ. 20 bretometroj).

Libroamanto

Ni ofertas por aĉeto librojn el la duoblaĵoj haveblaj. Tiel vi donas novan vivon al tiuj esperantaĵoj kaj interesan legaĵon al vi mem, samtempe vi subtenas IEspA'n. Sciu ke ne temas pri novaj libroj, ofte enestas surskriboj kaj difektoj, sed tio ne ĝenas la legadon. Se ankaŭ vi interesiĝas pri tio: ni disponigas nian liston de la proponataj duoblaĵoj (kun prezindiko) laŭ peto.
Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.

Esperanto-Parolanto/Kolektanto

Ĉu vi havas propran Esperanto-kolekton? Eble nur kelkajn erojn, eble pli multajn? Ĉu vi ne havas posteuloj kiuj pretas transpreni kaj prizorgi ĉion? Internacia Esperanto-Arkivo proponas sin kiel solvo por savi vian valoran Esperanto-kolekton. Libroj, revuoj, korespondaĵoj, diversaj objektoj, eble persona arkivo: IEspA tion volonte transprenos, sistematigos, konservos kaj disponigos al interesiĝantoj.
Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.

Por ilustri la gravecon de tio, jen bedaŭrinda ekzemplo (Boris Kolker):
«Dum mia 35-jara Esperanto-agado en Sovet-Unio ĉe mi kolektiĝis tre granda Esperanto-biblioteko kaj amasiĝis granda Esperanto-arkivo. La plej valorajn librojn mi transsendis en Usonon. La aliajn mi disdonacis aŭ vendis kontraŭ eta prezo. Ĉar neniu ufano povis transpreni mian arkivon por konservado, venis Aleksandro Kogan kaj forveturigis ĝin en Peterburgon. Tie ĝi estis tenata dum jaroj en la ejo de klubo 'Espero'. Sed kiam la klubo perdis la ejon, mian arkivon la klubgvidantoj forĵetis en rubejon, dispreninte belajn diverslandajn bildkartojn. Nu, kion fari!»

Esperanto-Biblioteko

Ni volonte riĉigas la kolekton de libroj kaj revuoj de aliaj bibliotekoj, per interŝanĝado. Se ankaŭ vi interesiĝas pri tio: ni disponigas nian mankoliston kaj samtempe nian liston de la proponataj duoblaĵoj laŭ peto, kontraŭ via kongrua listo.
Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.

Esperanto-Asocio

Ĉu loka, faka, landa aŭ internacia Esperanto-asocio: ĉiuj posedas foje ampleksan arkivon pri la funkciado kaj atingoj de la asocio. Tiaj dosieroj ne perdiĝu! IEspA povas ilin konservi por vi.
Ni jes petas la asocion antaŭe ordigi la arkivon, forigi la duoblajn dokumentojn, kunigi samtemajn aŭ samtempajn erojn en logike strukturitajn ujojn. Tiun laboron ja prefere faru la homoj kiuj konas la asocion. Se vere ne eblas, tiam esceptokaze IEspA povus transpreni ankaŭ tiun laboron.
Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.

Por ilustri la gravecon de tio: legu supre, sub la titolo 'Esperanto-Parolanto/Kolektanto' la rakonton de Boris Kolker.

Surlokaj servoj enhavaj

IEspA posedas riĉan kolekton. Tiu ne kuŝu netuŝita en ŝrankoj, ĝi estu aktive uzata.
Eblas surloke skani paĝojn el libroj, revuoj kaj aliaj dosieroj. Ni povas laŭpete ankaŭ skani ilin por vi, kontraŭ financa rekompenco (principe 0,20€/paĝo, pli kaze de -nedeviga- granda kvanto). Evidente tio okazas nur se la aŭtorrajto tion permesas.
Esplorantoj povas, post interkonsento, veni al IEspA kaj traserĉi la kolekton, por fari konkretajn studojn, fakverkojn aŭ simile. (Nur) etajn traserĉojn ni povas fari por vi.
Aliaj servoj, pri kiuj ni nuntempe ne pensas, eblas. Nur proponu kaj demandu!
Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.