
Subteno
Vi opinias la Internacian Arkivon grava kaj subteninda iniciato. Vi povas iĝi parto de ĝi!
Tio gravas al ni! IEA estas subvenciata de neniu ŝtato, provinco, urbo nek iu ajn publika aŭ privata instanco. Ĝi plene dependas de via subteno.
Ekzistas pluraj eblecoj:
- Amiko de IEA: kvazaŭ membro, subtenas la konstantan funkciadon de IEA per jara pago
- Briko: aparta kontribuo al la arkivejo de IEA
- Mecenato: grandega kontribuo al la arkivejo kaj funkciado de IEA
- Investanto: kunposedanto de la arkivejo de IEA
- Volontulo: faras specifajn taskojn por kaj/aŭ en IEA
Amiko
Ni proponas kvar kategoriojn, gradigitaj laŭ financaj eblecoj kaj laŭ rekompenco. Al ĉiu kategorio apartenas propra koloro kaj propra briko.
- roza amiko: 5 € jare - ricevas jarraporton + ĉe aldona aĉeto (en la sama jaro) de briko(j) rajtas je 1 roza briko kun surpresita nomo
- lazura amiko: 15 € jare - ricevas jarraporton + 1 lazuran brikon kun surpresita nomo
- ora amiko: 45 € jare - ricevas jarraporton + 1 oran brikon kun surpresita nomo
- ebura amiko: 100 € jare - ricevas jarraporton + 1 eburan brikon kun surpresita nomo
Amikoj anoncu sin per la formularo sube de ĉi tiu paĝo. Menciu la nomon surpresotan kaj la adreson al kiu ni sendu la brikon. Vi responde ricevos ĉiuj detalojn pri la pago.
La unua (ebura) Amiko iam estis Bert Boon (iniciatinto de ENA - Esperanto-Numismatika Asocio), la unua (ora) Amikino Vivienne Tudts. Multaj sekvu la bonan ekzemplon.
Briko
Vi povas aĉeti propran simbolan brikon en la konstruota arkivejo. Eĉ pli: aĉetante brikojn, vi povas konstrui vian propran IEA-mureton!
La IEA-briko ja havas la fizikan formon de helverda subtenkarto (A6) kun tridimensiigebla briko. Per ili eblas iom post iom krei propran muron en la hejma montroŝranko.
- 1 briko je 7 €: jen komenco de konstruota mureto
- 3 brikoj (en unu sendaĵo) je 18 €: tiel jam eblas konstrui dunivelan mureton
- 6 brikoj (en unu sendaĵo) je 33 €: ili ebligas trinivelan mureton
- 10 brikoj (en unu sendaĵo) je 50 €: ili ebligas kvarnivelan mureton
Amikoj de IEA povas ornami sian muron per alikoloraj brikoj kun surpresita propra nomo. Tiel la mureto iĝas daŭre pli valora kaj bela.
Por aĉeti briko(j)n plenigu la formularo sube de ĉi tiu paĝo. Menciu la adreson al kiu ni sendu la briko(j)n. Vi responde ricevos ĉiuj detalojn pri la pago.
Mecenato
La asocio bonvenigas mecenatojn por ebligi la aĉeton de taŭga ejo por konservi la kolekton. Por tiu ejo estas bezonataj kelkcentmil eŭroj, aldone al la sumo kiu jam haveblas.
La mecenatoj estos eternigitaj kiel la homoj kiuj kune formas la bazon de la Internacia Esperanto-Arkivo, homoj kiuj do kvazaŭ kunfondis ĝin. Vi ege bonvenas!
Klakante ĉi tie vi trovos pliajn klarigojn pri tio.
Sinanoncoj kaj sugestoj ege bonvenas, pere de la formularo sube de ĉi tiu paĝo.
Ni kore dankas la jamajn mecenatojn kiuj grave subtenis la Internacian Esperanto-Arkivon en 2021:
- anonima, Belgio, 2021
- Katja Lödör, Gent (BE), 2021/2022
- Jo Haazen, Antwerpen (BE), 2021
- Esperanto 3000 vzw, Leuven (BE), 2021
- anonima (BE), 2021-2023
- Libroservo de Esperanto 3000 vzw, Leuven (BE), 2021
- André Ruysschaert, Itzig (LU), 2021
- La Hirundo, Tienen (BE), 2022
Investanto
Investanto pretas aĉeti onon (almenaŭ 10%) de la propra ejo de IEA.
Tio ne estas pura donaco, sed investo.
Tamen investanto sciu ke la investaĵo ne facile vendeblas (nur al anstataŭa investanto, kun grava kosto) kaj ne alportos lumonon. La nura atendebla profito de la investante estas do la plivaloriĝo de la konstruaĵo. En tiu senco la investo samtempe tamen estas konsiderata donaco.
Sinanoncoj kaj sugestoj ege bonvenas, pere de la formularo sube de ĉi tiu paĝo.
Volontulo
Volontulo faras specifajn taskojn por kaj/aŭ en IEA. Tiuj povas esti simplaj ripetitaj agoj, tra pli specialigitaj taskoj, ĝis aktiva engaĝiĝo en la administrado de la arkivo. Povas esti neregulaj kontribuoj, tra ĉiusemajnaj fiksaj horoj, ĝis vera hobio.
Klakante ĉi tie vi trovos liston de taskoj. por inspiri vin.
Se vi pretas dediĉi parton de via tempo al la kultura heredaĵo de Esperanto, aŭ se vi havas sperton aŭ ideojn pri tio, proponojn, rimarkojn, sciigojn,... tiam nepre kontaktu nin, pere de la formularo sube de ĉi tiu paĝo.
Ni specife serĉas nun helpantojn kiuj pretas surloke (en Winksele, Belgio) sinsekve kontroli ĉiun libron kaj aldoni informojn (stato, formo, lingvo k.s.) al la katalogo. Nur post tiu laboro ni povos transformi nian katalogon al Koha, por pli profesie labori. Neniu antaŭkono bezonata, post kelkaj minutoj da klarigoj vi jam povas fari tiun taskon. Ni taksas ĝin je kelkcent laborhoroj, do ĉiu help(et)o bonvenas!.
Sinanoncoj ege bonvenas, pere de la formularo sube de ĉi tiu paĝo.
Kontaktu nin
Vi povas sciigi al IEA vian subtenon, aŭ sendi demandon, informpeton, rimarkon,... per ĉi tiu formularo.
Bonvolu zorge plenigi ĝin (po unufoje por ĉiu persono kaj ĉiu aparta anonco/peto). Ni ene de unu-du tagoj respondos al via menciita retadreso.