Kie?

La kolekto troviĝas en Belgio, baldaŭ en la urbo Diest.

Tie IEspA en 2024 sukcesis aĉeti taŭgan arkivejon kun oficejo kaj aldone ludonebla apartamento. Eĉ estas ebleco transformi garaĝon en vendejeton se iam ni konsiderus tion oportuna. La ejo troviĝas en la urbocentro, 400 metrojn de la urbodomo kaj 1.500 metrojn de la stacidomo.

Kiam?

En 2024 la ejo estos iom rekonstruita, tiel ekzemple aldoniĝos oficejo kaj necesejo, instaliĝos nova hejtilo, plifortikiĝos la arkiveja planko kaj renoviĝos parto de la tegmento. Fakte ne necesos fundamentoj rekonstruoj.
En 2025 okazos la translokigo de granda parto de la arkivo el Winksele (apud Loveno) al Diest.

Kiel?

La ejo estas pagita per multaj malgrandaj, kelkaj grandaj kaj grandega donacoj, sed mankas ankoraŭ mono por la rekonstruaj laboroj. Tiun provizore IEspA pruntis sed rapide repagu.

Ni pro tio kore invitas vin viziti nian Subteno-paĝon kaj laŭeble kontribui.
Rimarku ke ĝis la fino de junio 2024 validas tre oportuna dumtempa oferto de Anonymus, kiu duobligos vian donacon!

Same kompreneble vi povas viziti la novan ejon, nun jam antaŭ kaj future post la translokigo de la arkivo. Petu viziton per la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Tiel ni interkonsentos pri konkreta dato kaj horo, por ke vi ne trovu la pordon fermita.

Kio?

Jen rigardo al parto de la kolekto en la eksa ejo en Winksele:
Tri filmetoj montras kelkajn el la multaj trezoretoj en la kolekto: Ludovikito, Einstein kaj vortaro.