Subteno
Vi opinias la Internacian Arkivon grava kaj subteninda iniciato. Vi povas iĝi parto de ĝi!
Tio gravas al ni: IEspA ankoraŭ ne estas subvenciata de ŝtato, provinco, urbo aŭ iu ajn publika aŭ privata instanco. Ĝi plene dependas de via subteno.
Ni bezonos plian 80.000 € por repagi la prunton por la ejo taŭga por konservi la kolekton.
Ni aldone bonvenigas ĉiun efektivan helpon de volontuloj kiuj, surloke aŭ distance, aldoniĝos al la nunaj kvar-kvin volontuloj. Por partopreno al eŭropaj projektoj pri arkivado kaj diĝitigado ni serĉas internaciajn partnerojn kun sperto ĉi-rilata.
Ekzistas pluraj eblecoj por subteni:
- Volontulo: faras specifajn taskojn por kaj/aŭ en IEspA
- Mecenato: grandega kontribuo al la arkivejo kaj funkciado de IEspA
- Amiko de IEspA: kvazaŭ membro, subtenas la konstantan funkciadon de IEspA per jara pago
- Briko: aparta kontribuo al la arkivejo de IEspA
Volontulo
Volontulo faras specifajn taskojn por kaj/aŭ en IEspA. Tiuj povas esti simplaj ripetitaj agoj, tra pli specialigitaj taskoj, ĝis aktiva engaĝiĝo en la administrado de la arkivo. Povas esti neregulaj kontribuoj, tra ĉiusemajnaj fiksaj horoj, ĝis vera hobio.
Klakante ĉi tie vi trovos liston de taskoj. por inspiri vin.
Se vi pretas dediĉi parton de via tempo al la kultura heredaĵo de Esperanto, aŭ se vi havas sperton aŭ ideojn pri tio, proponojn, rimarkojn, sciigojn,... tiam nepre kontaktu nin, pere de la formularo en la 'kontakto'-paĝo.
Ni specife serĉas nun helpantojn kiuj pretas surloke (en Diest, Belgio) sinsekve kontroli ĉiun libron kaj aldoni informojn (stato, formo, lingvo k.s.) al la katalogo. Nur post tiu laboro ni povos transformi nian katalogon al Koha, por pli profesie labori. Neniu antaŭkono bezonata, post kelkaj minutoj da klarigoj vi jam povas fari tiun taskon. Ni taksas ĝin je kelkcent laborhoroj, do ĉiu help(et)o bonvenas!.
Sinanoncoj ege bonvenas, pere de la formularo en la 'kontakto'-paĝo.
Mecenato
La asocio bonvenigas mecenatojn por ebligi la repagadon de la 100.000-eŭra prunto por la arkivejo en Diest, aĉetita en 2024, kie ni konservadas la kolekton.
La mecenatoj kontribuas almenaŭ 1.000 eŭrojn. Ili estos eternigitaj kiel la homoj kiuj kune formas la bazon de la Internacia Esperanto-Arkivo, homoj kiuj do kvazaŭ kunfondis ĝin. Vi ege bonvenas!
Klakante ĉi tie vi trovos pliajn klarigojn pri tio
Kompreneble ankaŭ malpli altaj donacoj ege bonvenas: vi povas iĝi Amiko de IEspA, investi en Brikoj aŭ simple donaci.
Sinanoncoj kaj sugestoj ege bonvenas, pere de la formularo en la 'kontakto'-paĝo.
Ni kore dankas la jamajn mecenatojn kiuj grave subtenis la Internacian Esperanto-Arkivon ankaŭ en la pasintaj jaroj (- = 'ĝis', / = 'kaj'):
- Roland Rotsaert, 2021/2023-2024
- Marc Vanden Bempt, 2021-2024
- Esperanto 3000 vzw (kaj libroservo), Leuven (BE), 2021
- Marie-Louise Vanherk, Genk (BE), 2024
- Bart Demeyere, Sint-Andries (BE), 2024
- Katja Lödör, Gent (BE), 2021-2024
- La Hirundo, Tienen (BE), 2022
- Herman Deceuninck, Halle (BE), 2024
- André Ruysschaert, Itzig (LU), 2021
- Hans Delnat, Gent (BE), 2024
- Jo Haazen, Antwerpen (BE), 2021
- Gerd Jacques, Antwerpen (BE), 2024
Amiko
Ni proponas kvar kategoriojn, gradigitaj laŭ financaj eblecoj kaj laŭ rekompenco. Al ĉiu kategorio apartenas propra koloro kaj propra briko.
- roza amiko: 5 € jare - ricevas jarraporton + ĉe aldona aĉeto (en la sama jaro) de briko(j) rajtas je 1 roza briko kun surpresita nomo
- lazura amiko: 15 € jare - ricevas jarraporton + 1 lazuran brikon kun surpresita nomo
- ora amiko: 45 € jare - ricevas jarraporton + 1 oran brikon kun surpresita nomo
- ebura amiko: 100 € jare - ricevas jarraporton + 1 eburan brikon kun surpresita nomo
Amikoj anoncu sin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Menciu la nomon surpresotan kaj la adreson al kiu ni sendu la brikon. Vi responde ricevos ĉiuj detalojn pri la pago.
La unua (ebura) Amiko iam estis Bert Boon (iniciatinto de ENA - Esperanto-Numismatika Asocio), la unua (ora) Amikino Vivienne Tudts. Multaj sekvu la bonan ekzemplon.
Briko
Vi povas aĉeti propran simbolan brikon en la konstruota arkivejo. Eĉ pli: aĉetante brikojn, vi povas konstrui vian propran IEspA-mureton!
La IEspA-briko ja havas la fizikan formon de helverda subtenkarto (A6) kun tridimensiigebla briko. Per ili eblas iom post iom krei propran muron en la hejma montroŝranko.
- unu briko je 7 €: jen komenco de konstruota mureto
- tri brikoj (en unu sendaĵo) je 18 €: tiel jam eblas konstrui dunivelan mureton
- ses brikoj (en unu sendaĵo) je 33 €: ili ebligas trinivelan mureton
- dek brikoj (en unu sendaĵo) je 50 €: ili ebligas kvarnivelan mureton
Amikoj de IEspA povas ornami sian muron per alikoloraj brikoj kun surpresita propra nomo. Tiel la mureto iĝas daŭre pli valora kaj bela.
Por aĉeti briko(j)n plenigu la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Menciu la adreson al kiu ni sendu la briko(j)n. Vi responde ricevos ĉiuj detalojn pri la pago.